Dua batalo en Java maro

HMS Exeter en 1942. Ĝi estos sinkigita en la 1a de Marto 1942.

La Dua batalo en Java maro, konata ankaŭ kiel batalo ĉe Bawean, estis la lasta marmilita agado de la kampanjo de Nederlanda Hindio, de 1941–42. Ĝi okazis en la 1a de Marto 1942, du tagojn post la unua Batalo en Java maro.

Ĝi rezultis en la sinkigo de ĉiuj partoprenantaj ŝipoj de Aliancanoj, inklude la pezan krozoŝipon Exeter kaj la efektivan finigon de la brit-nederlanda rezistadon en la regiono. La Aliancanoj perdis tri militŝipojn, dum la Japanoj suferis nur gravajn damaĝojn en unu militŝipo, kaj 800 maristoj de Aliancanoj estis kaptitaj.

Tiel finis la operacado de la militŝipoj de Aliancanoj en la akvoj ĉirkaŭ Javo, kio permesis al la Japanaj fortoj kompletigi sian konkeron de Nederlanda Hindio senprobleme.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search